登入

记住我

词典 VORTARO*

要打开词典, 请点击上面的按钮. 如何使用词典, 请看 "辅助页" 说明.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

辅助 : * ? 还有....

实时通讯 TUJMESAĜILO*

使用实时通讯可以和 lernu! 的其它使用者聊天. 点击上面的任一按钮, 即可启动实时通讯. "辅助页" 有进一步的信息.

辅助 * *

/ 学习 /

语言学习

Kiel elekti inter rilata "kiu" kaj rilata "kio"?

(Respondo de Bertilo Wennergren.)

Unua regulo

Oni uzas rilatan "kio", kiam la KI-vorto rilatas al alia tabelvorto je O:
Mi volas tion, kion vi volas.
Ŝi vidis ion, kion ŝi antaŭe neniam vidis.
Ili faris ĉion, kion eblis fari.

Dua regulo

Oni uzas rilatan "kio" ankaŭ kiam la KI-vorto rilatas al tuta antaŭa frazo:
Morgaŭ pluvos, kio estas tre bedaŭrinda.
(Estas tre bedaŭrinde, ke morgaŭ pluvos.)
Ili ne iris al la Universala Kongreso, kio tre surprizis min.
(Surprizis min, ke ili ne iris al la Universala Kongreso.)
Povas esti, ke Petro ne venos, pri kio mi eĉ esperas.
(Mi esperas [pri tio], ke Petro ne venos.)

Tria regulo

Oni uzas rilatan "kiu" (aŭ rilatan "kies"), kiam la KI-vorto rilatas al antaŭa O-vorto (aŭ O-vorta frazparto) aŭ al pronomo:
Mi volis aŭton, kiu estis multe tro kosta por mi.
Ĉu vi renkontis tiun knabon, pri kiu mi parolis hieraŭ?
Tie estas li, kiu hieraŭ fiparolis pri vi.
Ĉu vi vidas la domon, kies tegmento estas ruĝa?
(La tegmento de la domo estas ruĝa.)

Kvara regulo

Oni uzas rilatan "kio" ankaŭ en jenspecaj okazoj:
La sola, kio necesas, estas ke vi venu.
(= "La sola [io], kio necesas, estas ke vi venu.")
La unua, kion ŝi faris, tuj malsukcesis.
(= "La unua [io], kion ŝi faris tuj malsukcesis.)
Okazis la plej bona, pri kio oni povus esperi.
(= "Okazis la plej bona [io], pri kio oni povus esperi.)

Tiam "kio" rilatas al "la" + A-vorto sen posta O-vorto, kaj tiu A-vorta esprimo havas tre ĝeneralan signifon, kvazaŭ estus posta "io" (sed oni fakte neniam uzas la vorton "io" en tiaj frazoj).